Kazaĥa prezidento renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj

Yu Publikigita: 2020-09-13 15:40:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate en Nursultano, kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi. Aambaŭ flankoj reasertis devontigojn al fortigo de rilatoj inter la du landoj.

Dum la renkontiĝo, Wang diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio, kiel bonaj najbaroj kaj partneroj, disvolvis longtempajn stabilajn rilatojn. Prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Tokajev, kiuj forĝis firman reciprokan fidon kaj amikecon, decidis pasintjare altigi la duflankajn rilatojn al konstanta ampleksa strategia partnereco, malfermante novan ĉapitron en la duflankaj rilatoj. Wang diris, ke Ĉinio aprezas la gravajn rezultojn atingitajn de Kazaĥio en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj plu subtenos la klopodojn de Kazaĥio per kundivido de sia sperto en la diagnozo kaj kuracado de kronvirusaj pacientoj kaj fortigo de kunlaboro en la esploro kaj ekspluatado de vakcinoj kaj drogoj. Wang emfazis, ke Ĉinio volas firme defendi la ĉina-kazaĥan amikecon, firme subteni la klopodojn de Kazaĥio por stabila disvolviĝo kaj la bonfarto de civitanoj.

Tokajev diris, ke li aprezas la helpon de Ĉinio en sendo de medicinaj fakuloj kaj materialoj al Kazaĥio en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj esperas, ke la du flankoj fortigos kunlaboron en esploro kaj ekspluatado de vakcinoj. Li aldonis, ke la eksterlanda politiko de Kazaĥio pri disvolvado de amikaj rilatoj kun Ĉinio neniam ŝanĝiĝos. La lando pretas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, por liveri pli da efektivaj profitoj al la du popoloj.

Dividu