Ĉina marsa sondilo veturis 137 milionojn da kilometroj de post lanĉo

Yu Publikigita: 2020-09-13 15:43:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina marsa sondilo Tianwen-1, kiu estis ĵetita al la kosmo en julio, veturis 137 milionojn da kilometroj kaj estis en stabila stato, laŭ la Centro pri la Luna Esplorado kaj Spaciala Programo de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio.

Laŭ deklaro de la centro, ĝis la 9a horo vendrede matene, la sondilo estis je pli ol 15,3 milionoj da kilometroj for de la Tero. La centro diris, ke ĝi atingos Marson ĉirkaŭ februaro 2021, kio signifos, ke la sondilo vojaĝos ĉirkaŭ 195 milionojn da kilometroj de la Tero kun reala flugdistanco de 470 milionoj da kilometroj.

La sondilo faris foton de la Tero kaj la Luno en la fino de julio, kaj finis sian unuan mezvojan orbitan korektadon komence de aŭgusto.

Ĉinio ĵetis la marsan sondilon en la 23a de julio, komencante sian mision de sendependa planeda esploro. La spacveturilo konsistas el orbitilo, surmarsiĝilo kaj esplorveturilo.

Dividu