Malsamaj reagoj de mezorientaj landoj al starigo de diplomatiaj rilatoj inter Barejno kaj Israelo

Yu Publikigita: 2020-09-13 18:43:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usono, Israelo kaj Barejno vendrede publikigis komunan deklaron, anoncante, ke Israelo kaj Barejno konsentis starigi ampleksajn diplomatiajn rilatojn. La internacia komunumo faris malsamajn reagojn al tio.

Palestina ministro pri eksterlandaj aferoj Riyadal Malki vendrede anoncis revoki sian ambasadoron el Barejno por diskuti kiel prenis necesajn paŝojn por respondi al la decido de Barejno. La palestina gvidantaro tiutage publikigis deklaron por forte rifuzi kaj kondamni interkonsenton atingitan de Barejno kaj Israelo sub la mediacio de Usono.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sabate publikigis deklaron. Ĝi severe kondamnis la renormaliĝon de barejna-israelaj rilatoj kaj diris, ke tio estas hondinda kaj humiliga ago sen konsidero pri la malfacila stato de la palestina popolo.

La turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris sabate en sia deklaro, ke Turkio esprimas fortan kondamnon kaj maltrankvilon pri la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Barejno kaj Israelo. La deklaro opiniis, ke la decido malobservas la promesojn faritajn laŭ la Araba Paca Iniciato kaj la Oragnizo de Islama Kunlaboro.

Egipta prezidento Abdel-Fattah Sisi bonvenigis la interkonsenton de Barejno kaj Israelo. Li diris en sia konto en socia retejo, ke li alte taksas tiun ĉi gravan paŝon faritan al paco kaj stabileco en Mez-Oriento kaj atendas justan kaj eternan solvon al la palestina demando.

Dividu