Hainan komencis konstrui 151 projektojn por liberkomerca haveno

Yu Publikigita: 2020-09-14 14:31:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina suda provinco Hainan dimanĉe komencis konstruadon de 151 novaj projektoj, kiuj celas antaŭenigi la programon de liberkomerca haveno.

Kun la totala investo de 40,3 miliardoj da juanoj (5,89 miliardoj da usonaj dolaroj), la projektoj inkluzivas infrastrukturajn instalaĵojn, unua fazon de la bazo de aviadilmotora bontenado en Haikou, la provinca ĉefurbo, manufakturan parkon de pintklasaj inteligentaj varoj en la Yangpu-a Ekonomi-Disvolva Zono, kaj projekton de plezurŝipa doko en la tropika feriejo Sanya.

Antaŭ la fino de ĉi tiu jaro investo de 8 miliardoj da juanoj estos farita en ĉi tiuj projektoj.

La 1an de junio Ĉinio publikigis ĝeneralan planon pri la Liberkomerca Haveno Hainan, celante konstrui la tutan Hainan-insulon en altnivelan liberkomercan havenon kun monda influo antaŭ la mezo de la jarcento.

Dividu