90 oficiroj kaj soldatoj de UN en Libano estis infektitaj per nova kronviruso

Selena Publikigita: 2020-09-14 14:42:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Provizora Forto de la UN en Libano ( UNPFEL) dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke 90 oficiroj kaj soldatoj estis infektitaj per nova kronviruso.

88 el tiuj infektitoj venas el armeo de iu lando, kaj la restaj du el armeo de alia lando. Inter ili, 4 homoj prezentis simptomojn. Nun ili estas izolitaj, kaj la forto jam prenis rimedojn por eviti disvastiĝon de la epidemio.

La deklaro menciis samtempe, ke tio ne influis packonservan agadon de la forto. Laŭ donitaĵo liverita de la forto, ĝis la 8a de septembro ĉijare, troviĝas 10 344 packonservantoj el 45 landoj en la Provizora Forto de la UN en Libano.

Dividu