Pli ol 75% de usonaj firmaoj en Ĉinio ne planas forlasi Ĉinion

Yu Publikigita: 2020-09-14 15:38:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La novaĵ-agentejo Bloomberg raportis, ke la Usona Ĉambro de Komerco en Ŝanhajo kaj la kontista firmao Pricewaterhouse Coopers lastatempe publikigis raporton, dirante, ke nur ĉirkaŭ 4% de pli ol 200 enketitaj fabrikantoj volas transloki sian produktadon al Usono; pli ol 75% de tiuj entreprenoj diris, ke ili ne planas movi sian produktadon el Ĉinio; pli ol 14% de tiuj entreprenoj esperas transloki parton de siaj operacioj al aliaj landoj; 7% de ili planas movi siajn produktliniojn al aliaj lokoj de Ĉinio aŭ aliaj landoj.

Aprile de la kuranta jaro, profite de la kronvirusa malsano, iuj usonaj politikistoj instigis al usonaj entreprenoj translokiĝi el Ĉinio. Sed freŝa enketo pri usonaj entreprenoj en Ĉinio montris, ke plejparto de usonaj entreprenoj en Ĉinio ne interesiĝas pri la propono.

Dividu