OEKD: Ĉinio sola lando kun ekonomia kresko inter membroj de G20

Yu Publikigita: 2020-09-15 18:30:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD) lunde publikigis avizon, dirante, ke pro influo de la kronvirusa epidemio, la ekonomio en membroj de la Grupo 20 senprecedence malkreskis, kaj Ĉinio estis la sola lando kun pozitiva kresko de ekonomio.

Donitaĵoj de la avizo montris, ke en la dua trimestro de la kuranta jaro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 11,5% kompare kun la unua trimestro, dum tiuj de aliaj 19 landoj malkreskis averaĝe je 11,8%. Inter ili, la malkresko de Hindio atingis 25,2%, kaj tiu de Usono 9,1%. Entute 8 landoj spertis du-ciferan malkreskon.

Dividu