TikTok submetis proponon al usonaj aŭtoritatoj por solvi sekurecajn zorgojn

Yu Publikigita: 2020-09-15 19:25:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kompanio TikTok, video-divida socia retejo, diris lunde, ke ĝi submetis proponon al la usona registaro por solvi ĝiajn "sekurecajn zorgojn".

La kompanio, kies ĉefstabejo troviĝas en Los-Anĝeleso, diris en mallonga deklaro, "Ni povas konfirmi, ke ni sendis proponon al la Ministerio de Financo, kaj ni opionias, ke tio povas solvi la sekurecajn zorgojn de la usona registaro kaj helpos daŭrigi la operacion de la kompanio en la estonteco.

La deklaro diris, "Ĉi tiu propono ebligos al ni plu subteni nian komunumon de 100 milionoj da homoj en Usono, kiuj amas TikTok por komunikado kaj amuzado, kaj centmilojn da posedantoj de malgrandaj entreprenoj kaj kreantoj, kiuj fidas TikTok por kreskigi siajn vivrimedojn kaj starigi gravajn karierojn.”

Oracle, usona multnacia korporacio pri komputila teknologio kun ĉefsidejo ankaŭ en Kalifornio, konfirmis lunde en deklaro, ke ĝi atingis interkonsenton kun ByteDance, la ĉina patrokompanio de TikTok, por esti la fidinda partnero de ĉi-lasta en Usono.

Oracle, kiu havas 40-jaran historion pri liverado de solvoj de sekura teknologo, diris, ke tio estas parto de la propono prezentita de ByteDance al la Ministerio de Financo en la lasta semajnfino.

Dividu