Ĉina ĉefministro: Paco kaj disvolvado, kunlaboro kaj interŝanĝo restas temo kaj tendenco de epoko

Yu Publikigita: 2020-09-16 15:03:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde en Pekino, ke paco kaj disvolvado, kunlaboro kaj interŝanĝo restas la temo kaj tendenco de nia tempo.

Li faris la rimarkojn dum parolado en la Speciala Virtuala Dialogo kun Tutmondaj Komercaj Gvidantoj aranĝita de la Monda Ekonomia Forumo kaj ĉeestita de pli ol 500 komercaj gvidantoj.

Li rimarkigis, ke malgraŭ la profundaj kaj kompleksaj ŝanĝiĝoj en la internacia medio, paco kaj disvolvado ankoraŭ estas la temo de nia epoko, kaj interŝanĝo kaj kunlaboro restas la tendenco de la mondo. Sen paca kaj stabila medio, nenio eblas. Li diris, ke la internacia sistemo kaj ordo kun la UN kiel la centro devas esti protektataj. Ĉiuj partioj havas respondecon protekti la tutmondan medion por paco kaj disvolviĝo, subteni multflankismon, konservi la internacian ordon kaj alporti esperon kaj fidon al homoj tra la mondo.

Li atentigis, ke la kronvirusa epidemio komplikis la malfacilojn alfrontitajn de la monda ekonomio, kaj la internacia komerco suferis la unuan ondon de influo, kaj la industriaj kaj provizaj ĉenoj estis rompitaj. Li aldonis, ke kontraŭ tia fono, la serĉado de teknologia aŭ industria disiĝo estas nek saĝa nek praktika. Li emfazis, "Ni devas kune subteni liberaligon kaj faciligon de investo, rapide restarigi la tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn kaj interpopolajn interŝanĝojn por revigligi la mondan ekonomion.”

Dividu