Pakistano subtenas ĉinan Tutmondan Iniciaton pri Datuma Sekureco

Yu Publikigita: 2020-09-16 15:05:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pakistano lunde bonvenigis la Tutmondan Iniciaton pri Datuma Sekureco, proponitan de Ĉinio por kontribui al tutmonda cifereca regado, nomante ĝin "trafa kaj ĝusttempa".

La propono estis farita de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiam li ĉeestis la Internacian Seminarion pri Tutmonda Cifereca Regado per videoligo en la 8a de septembro.

Proparolanto de la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zahid Hafeez Chaudhri diris, "Kontraŭ la fono de rapida disvolviĝo en la kampo de informa kaj komunika teknologio kaj kreskanta dependeco de ekonomioj sur ciferecigita informo, datumo kaj informaj retoj, justa kaj fidinda reĝimo de informa kaj komunika teknologio estas tre grava por certigi sociekonomian progreson, inkluzive de la celoj de daŭripova disvolvado.”

Li diris, ke la iniciato rekomendas ampleksan manieron pri datuma sekureco kaj traktas plurajn ŝlosilajn demandojn, kiuj estas vaste diskutitaj en la UN kaj aliaj plurflankaj forumoj, kaj pri kiuj estas konstruataj normoj.

La proparolanto diris ankaŭ, ke pakistano substrekas la bezonon de dialogo kaj internacia kunlaboro por certigi malferman, sekuran, pacan kaj inkluzivan medion en retspaco kaj informa kaj komunika teknologio kaj ekvilibran sintenon pri teknologia progreso, ekonomia disvolviĝo kaj naciaj sekurecaj interesoj.

Dividu