Multlandaj delegitoj subtenis Ĉinion pri demandoj de Hongkongo kaj Xinjiang

Pluveta Publikigita: 2020-09-16 15:30:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde laŭ la loka tempo en ĝenerala debato de la 45a sesio de la Homrajta Kosilio de la UN, delegitoj de multaj landoj subtenis Ĉinion pri la demandoj de Hongkongo kaj Xinjiang.

Venezuelo esprimis firman oponon kontraŭ la ago de duoblaj normoj kaj politikigo de homrajtaj demandoj. Hongkongo estas ne forigebla parto de Ĉinio. La aferoj de Hongkongo estas internaj aferoj de Ĉinio. Kontraŭterorisma laboro estas komuna tasko de diversaj landoj. Venezuelo aprezas la efikan kontraŭterorisman laboron de Ĉinio en Xinjiang. Tio konformas al la Kontraŭterorisma Strategio de la UN.

Etiopio diris, ke la hongkongaj aferoj estas la internaj aferoj de Ĉinio. Etiopio firme subtenas la principon de Ĉinio “Unu Lando, Du Sistemoj”, oponas iujn landojn politikigi la homrajtajn problemojn kaj interveni en internajn aferojn de Ĉinio.

Dividu