Yoshihide Suga elektita kiel nova japana ĉefministro por sukcedi Abe

Yu Publikigita: 2020-09-16 15:38:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Yoshihide Suga, la nova estro de la japana reganta Liberal-Demokratia Partio, estis formale elektita kiel nova japana ĉefministro por sukcedi Shinzo Abe en eksterordinara parlamenta sesio merkrede posttagmeze.

Suga estis elektita de la du parlamentaj ĉambroj, gajnante 314 voĉojn en la 465-membra malsupra ĉambro kaj 142 voĉojn en la 245-membra supra ĉambro.

La nova ĉefministro formos kabineton plenan de ministroj, kiuj servis sub Abe.

Suga ĵuris antaŭenpuŝi politikon de Abe kiel "Abenomikon", miksaĵon de rimedoj inkluzive de mona malstreĉado kaj fiska stimulo kun la celo mildigi deflacion kaj stimuli kreskon en la japana ekonomio.

Dividu