Ni bezonas pli fortajn Unuĝintajn Naciojn

Yu Publikigita: 2020-09-16 19:49:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pedro Luiz Rodrigues estas veterana diplomato kaj ĵurnalisto. Li servis kiel brazila ambasadoro al Niĝerio kaj laboris en Usono, Bangaladeŝo, Paragvajo, Israelo kaj Francio. Li laboris ankaŭ kiel direktoro de la brazilja oficejo de la San-Paŭla Ĵurnalo kaj gazetara sekretario de brazila prezidento kaj la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Lastatempe li verkis artikolon sub la titolo “Ni bezonas pli fortajn Unuiĝintajn Naciojn”.

La aŭtoro diris, “La monda polariĝo ekde la mezo de la lasta jarcento finiĝis kun la malvarma milito, kaj la internacia ordo eniris la periodon kun Usono kiel la sola potenco. Poste multpolusiĝo de la mondo fariĝis ĉiam pli evidenta.”

Li diris, “Ekde la kuranta jarcento, kun la leviĝo de Ĉinio, potenciĝo de Eŭropo kaj rapida fortiĝo de Brazilo, Rusio, Hindio kaj Sud-Afriko, la mondo tendencis al multpolusiĝo, kaj la tutmonda regado renkontis novajn defiojn. Unu el la plej gravaj defioj estas starigi tute novan multpolusan internacian ordon bazitan sur partnerecoj anstataŭ sur konkurencaj rilatoj kaj preni dialogon kaj diplomation anstataŭ konfrontadon kaj militon. Por realigi glatan, ebenan kaj organizitan transiron al multipolusa mondo, ni devas havi efikan multflankan sistemon.”

Li diris ankaŭ, “Konstrui fortajn Unuiĝintajn Naciojn dependas de la volo de ĝiaj membroŝtatoj. Ni bonvenigas reformi nunajn regulojn kaj mekanismojn de la UN. Eksa ĝenerala sekretario de la UN Dag Hammarskjöld diris, ke la Unuiĝintaj Nacioj eble ne povus konduki la homaron al la ĉielo, sed ĝi certe povas savi la homaron el la infero.”

Dividu