Peng Liyuan faris paroladon pri virinoj

Pluveta Publikigita: 2020-09-17 14:20:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede en Pekino okazis la 5a Pinta Kunsido de Tutglobaj Virinoj. Peng Liyuan, edzino de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, faris videan paroladon en la kunsido.

En la parolado Peng Liyuan diris, ke la Pekina Monda Virina Konferenco kaj la Pinta Kunsido de Tutglobaj Virinoj estas grava mejloŝtono por garantii virinajn rajtojn, realigi liberiĝon kaj progreson de virinoj kaj liveris gvidadon por realigi seksan egalecon. En la pasintaj 25 jaroj la tutmonda virina afero atingis pozitivan disvolviĝon, fortiĝis la konscio pri seksa egaleco, estis pli forta la disvolviĝo de virinoj kaj senĉese boniĝas la vivmedio de virinoj.

Peng diris, ke Ĉinio ĉiam estas pozitiva rekomendanto kaj forta antaŭenpuŝanto de la tutmonda virina afero kaj malriĉeca redukto. Ŝi alvokis, ke diversrondaj personuloj daŭrigu kaj disvolvu la spiriton de la kunsido, aktive agu, liveru altkvalitan edukadon al virinoj, garantiu laborŝancojn de virinoj, antaŭenpuŝu komunan disvolviĝon de virinaj aferoj kaj ekonomiaj aferoj, garantiu bazan kuracadon al virinoj, konstruu harmonian socian civilizacion, eliminu antaŭjuĝon pri virinoj kaj senĉese penadu por kontrui komunan estontecon de la homaro.

Dividu