Ĉinio publikigis blankan libron “Ĉina Armea Forto: 30 jaroj en Packonservado de UN”

Mirinda Publikigita: 2020-09-18 10:58:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de septembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio publikigis blankan libron titolitan “Ĉina Armea Forto: 30 jaroj en Packonservado de UN”.

La blanka libro diras, ke la ĉina armeo marŝas por la monda paco. La partopreno de ĉinaj trupoj en packonserva agado de la UN originas de la paca geno de la ĉina nacio, bazaj principoj de la popola armeo kaj respondeco de Ĉinio kiel potenco.

Laŭ la blanka libro, la ĉinaj trupoj estas ŝlosila forto de packonserva agado de la UN. Ĉinaj bluakaskuloj plenumis misiojn en pli ol 20 landoj kaj regionoj, kiaj Kamboĝo, Kongo, Liberio, Sudano, Libano, Suda-Sudano kaj Malio kaj faris gravajn kontribuojn al paca solvo de konfliktoj, protekto de regiona stabileco kaj akcelo de ekonomisocia disvolviĝo de tiuj lokoj.

La blanka libro montras, ke la ĉina armeo aktive antaŭenpuŝis internacian kunlaboron en packonservado. Ĉinaj trupoj faris interŝanĝojn kaj kunlaboron kun pli ol 90 landoj kaj 10 internaciaj kaj regionaj organizoj en packonservado por senĉese altigi packonservan kapablon.

Ĉinaj armeoj servas por konstruado de la konumumo kun komuna futuro de la tuta homaro. Ĉinio plue ludos sian rolon kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN, firme subtenos kaj partoprenos en la packonservado de UN, aktive reagos por la iniciato de UN pri packonservado kaj subtenos necesajn reformojn de la UN en packonserva agado, por fari kontribuojn al konstanta paco, ĝenerala sekureco, kuna prospero, malfermo kaj inkluziveco de la mondo. La blanka libro ankaŭ notis gravajn eventojn de Ĉinio en packonserva agado de la UN.

Dividu