Okazis simpozio pri batalo kontraŭ terorismo kaj forigo de ekstremismo

Selena Publikigita: 2020-09-18 11:14:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde okazis surreta simpozio pri batalo kontraŭ terorismo, forigo de ekstremismo kaj garantio de homaj rajtoj. La simpozio, kiu estis organizita de la ĉina misio al la UN, la kamerunia misio al la UN kaj la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj, celas liveri platformojn por interŝanĝoj de praktiko kaj sperto de Ĉinio kaj aliaj landoj en batalo kontraŭ terorismo kaj forigo de ekstremismo kaj tiel garantii homajn rajtojn per tiaj praktikoj.

Ambasadoro Chen Xu de la ĉina misio al la UN diris en sia parolado, ke la internacia komunumo devas subteni koncepton de komunumo kun komuna futuro de la homaro, efektivigi Strategion de la UN pri Tutmonda Batalo kontraŭ Terorismo, akceli multflankismon kaj internacian kunlaboron kaj altigi kapablon de diversaj landoj, precipe evoluantaj landoj por trakti terorismon kaj ekstremismon kaj akceli kaj protekti homajn rajtojn. Ĉeestantoj opinias, ke kontraŭterorismo estas komuna respondeco de ĉiuj landoj, kaj ne devas esti kun duobla kriterio, nek esti ligita kun politiko. Membrolandoj de la UN devas plifortigi landajn, regionajn kaj tutmondajn kunlaborojn kaj kunordigojn por antaŭenigi efektivigon de tutmonda kontraŭterorisma strategio kaj kundividi bonajn rimedojn kaj spertojn dum batalo kontraŭ terorismo.

Dividu