Antonio Guterres: COVID-19 plivastigas pacajn riskojn de la mondo

Lucia Publikigita: 2020-09-18 20:40:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres avertis ĵaŭde, ke la pandemio COVID-19 plivastigas pacajn riskojn de la mondo.

"Ĝi prezentas grandegan minacon al homoj kaptitaj en konflikto, tial mi faris tujan alvokon por tutmonda milita halto," diris Antonio Guterres ĉe la paca sonorila ceremonio de UN, okaze de la 39a datreveno de la Internacia Tago de Paco, kiu estas atentita de ĉirkaŭ la mondo ĉiujare la 21an de septembro.

Li diris ankaŭ, “ni devas silentigi la pafilojn kaj fokusiĝi al nia komuna malamiko: la viruso.”

La jarkunveno de gvidantoj ĉe UN unuafoje estos per videoligo ĉi-jare pro la pandemio COVID-19 post la fondiĝo de UN. La unua tago de la Ĝenerala Debato estos en la 22-a de septembro.

La paca sonorila ceremonio estis elsendita tutmonde per rekta eldendo.

Dividu