Pekinaj Vintraj Olimpikoj estos brilaj kaj eksterordinaraj olimpikoj

Ĝoja Publikigita: 2020-09-22 19:21:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj de 2022 jam eniris en la retronombradon de 500 tagoj. Ĉinio kune kun aliaj flankoj havos la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn brilaj, eksterordinaraj kaj elstaraj.

Laŭ raporto okaze de la 500-taga retronombrado de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach esperas atesti historiecajn olimpikojn en Pekino, kiu fariĝos la monda urbo de “du olimpikoj”.

Ĉinio gajnis gravan strategian rezulton de la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. Kaj organiza komitato de Pekinaj Vintraj Olimpikoj tenas striktajn kunlaborojn kun la Internacia Olimpika Komitato, la Internacia Komitato de Vintraj Paralimpikoj kaj aliaj rilataj komitatoj, klopodas por venki malfavorajn influojn el la epidemio, kaj diversaj preparoj orde kaj glate funkcias. Tio estas alte konfirmita de la internacia komunumo inkluzive de la Internacia Olimpika Komitato.

Dividu