Xi Jinping bonvenigas ĉiujn kolektiĝi en Kunming venontjare por diskuti pri la tutmonda plano pri protekto de biodiverseco

Publikigita: 2020-10-01 16:42:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede farante videan prelegon en la Pintkunveno de la UN pri Biodiverseco, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke li varme bonvenigas ĉiujn kolektiĝi en Kunming venontjare por diskuti pri la tutmonda plano pri protekto de biodiverseco. Li esperas, ke diversaj flankoj povas atingi kompletan ekvilibran, fortan kaj praktikeblan agadkadron.

Venontjare en Kunming, Ĉinio okazigos la 15an Konferencon de Subskribintaj Partioj de la Konvencio pri Biodiverseco. Xi montris, ke "Ekologia Civilizacio: Konstrui Komunumon de Tera Vivo" ne nur estas la ĉeftemo de la konferenco en Kunming, sed ankaŭ estas bela bondeziro al estonteco. Kiel prezidantolando de la konferenco en Kunming, Ĉinio volas dividi spertojn al diversaj flankoj pri administrado de biodiverseco kaj konstruado de ekologia civilizacio.

Dividu