Xi Jinping: Miloj da ĉinaj virinoj konservis sanon de la lando per respondeco kaj kontribuo

Publikigita: 2020-10-02 00:12:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon per video en la altnivela kunveno de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por marki la 25-jariĝon de la Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino la 1-an de oktobro.

Xi Jinping diris: "En la plej ŝlosila momento pri la batalo kontraŭ novkronvirusa epidemio, pli ol 40 000 kuracistoj el la tuta Ĉinio, inter kiuj du trionoj estis virinoj, venis al Hubei por fari helpon. Unu flegistino de la provinco Guangdong aĝis malpli ol 20 jarojn. Raportisto diris al ŝi, ‘Vi ankoraŭ estas infano kaj bezonas helpon de aliaj.’ Ŝi reagis, ‘Portante protektajn vestaĵojn, mi ne plu estas infano.’ Ĉi tiu konversacio tuŝis la tutan Ĉinion! Ĝuste miloj da tiaj ĉininoj surmetis blankajn kirasojn, rekte alfrontis danĝeron, montris la sindonecon de la kuracistoj kun kuraĝo kaj malfacila laboro, kaj konservis sanon de la lando per respondeco kaj kontribuo.”

Dividu