Xi Jinping: Oni devas fortigi kunlaboron de tutmondaj virinaj karieroj

Publikigita: 2020-10-02 15:31:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon per video en la altnivela kunveno de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por marki la 25-jariĝon de la Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino la 1-an de oktobro. Li montris, ke oni devas fortigi kunlaboron de tutmondaj virinaj karieroj.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas UN preni la laboron de virinoj al prioritata pozicio, kaj fortigi energion pri nuligo de perforto, diskriminacio, malriĉeco kaj aliaj malnovaj demandoj. Li alvokis, ke UN devas fari ion por solvi seksan ciferecan dislimon kaj aliajn defiojn. Ĉinio subtenas ankaŭ plialtigi reprezentantecon de virinoj en la sistemo de UN.

Dividu