Xi Jinping: Genra egaleco estas baza nacia politiko de Ĉinio

Publikigita: 2020-10-02 17:33:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon per video en la altnivela kunveno de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por marki la 25-jariĝon de la Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino la 1-an de oktobro. Li emfazis, ke genra egaleco estas baza nacia politiko de Ĉinio.

Xi diris, ke Ĉinio starigis ampleksan juran sistemon, kiu inkluzivas pli ol 100 leĝojn kaj regularojn por protekti virinajn rajtojn kaj interesojn. Ĝi estas listigita de la Monda Organizo pri Sano kiel unu el la 10 landoj kun sana kaj alta rendimento. Ĝi esence forigis la seksan breĉon en devigita edukado. Pli ol 40% virinaj dungitoj troviĝas en la socio kaj virinaj entreprenistoj en interreta kampo estas pli ol duono.

Dividu