Ĉina konsumantara prezindico kreskis je 1,7% en septembro

Yu Publikigita: 2020-10-15 13:49:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Statistika Buroo diris ĵaŭde, ke la konsumantara prezindico de Ĉinio, ĉefa mezurilo de inflacio, kreskis je 1,7% en septembro kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La kresko falis de la 2,4-procenta pliiĝo registrita en aŭgusto. La konsumantara prezindico kreskis je 0,2 procentpunkto en septembro kompare kun la antaŭa monato.

Dong Lijuan, supera statistikisto en la Nacia Statistika Buroo, atribuis la mildigon de kresko de la konsumantara prezindico al prezmalaltiĝo de manĝaĵoj, precipe legomoj kaj porkaĵoj.

Manĝaĵaj prezoj, kiuj okupas preskaŭ trionon de la pezo en la konsumantara prezindico de la lando, altiĝis je 0,4% en septembro kompare kun la antaŭa monato.

En la unuaj naŭ monatoj, la konsumantara prezindico de Ĉinio kreskis 3,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Dividu