Ĉina Qingdao finis tuturban ekzamenon de nova kronviruso

Yu Publikigita: 2020-10-17 14:37:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Qingdao, marborda urbo en la ĉina orienta provinco Shandong, finis tuturban nukleacidan ekzamenon al ĉiuj siaj 11 milionoj da loĝantoj ekde lundo, post kiam nova aro da lokaj kronvirusaj infektoj aperis.

La urba registaro diris, ke ĝis la 18a horo vendrede, ĉiuj el la pli ol 10,89 milionoj da kolektitaj specimenoj estis ekzamenitaj, kaj rezultoj montris neniun novan pozitivan kazon.

La reaperintaj infektoj kaŭzis 13 novajn konfirmitajn kazojn ĝis ĵaŭdo. Malkonvena desinfektado en la ĉambro de komputilizita tomografio en la la Brusta Hospitalo de Qingdao estis la kaŭzo de la infektoj.

Dividu