Universitato Johns Hopkins: Nombro de kronvirusaj kazoj en Usono superis 8 milionojn

Yu Publikigita: 2020-10-17 14:38:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la usona Universitato Johns Hopkins vendrede, la totala nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj en Usono superis 8 milionojn.

Ĝis la 13a horo kaj 24 minutoj vendrede laŭ la orient-usona tempo, Usono entute raportis 8 008 402 konfirmitajn kazojn kaj 218 097 mortojn. Usono okupas la unuan lokon de la mondo laŭ ambaŭ nombroj.

La donitaĵoj montris, ke en Usono la nombro de konfirmitaj kazoj superis 6 milionojn en la 31a de aŭgusto kaj 7 milionojn en la 25a de septembro. La nombro kreskis de 6 milionoj ĝis 7 milionoj en 25 tagoj kaj de 7 milionoj ĝis 8 milionoj en nur 21 tagoj.

Dividu