Ĉinio publikigis nacian raporton pri taksado de komerca medio

Henggang Publikigita: 2020-10-17 15:34:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio vendrede publikigis la Raporton pri Komerca Medio de Ĉinio 2020, kiu estas la unua nacia raporto pri taksado de komerca medio. La raporto ampleksas enhavojn pri bazaj principoj, ĉefaj celoj, historio, taksa mekanismo, ĉefaj atingoj kaj aliaj, kio amplekse kaj sisteme prezentis saĝon kaj solvojn de Ĉinio por plibonigo de komerca medio.

La raporto montris, ke en 2019 Ĉinio plu moderigis la kondiĉojn pri merkata aliro, fortigis reglamentadon pri justeco kaj egaleco, altigis la nivelon de oportuna servo por popolo kaj intensigis protekton de laŭleĝaj interesoj.

Dividu