Diplomatiaj senditoj al Ĉinio laŭdas atingojn de Ĉinio pri redukto de malriĉeco

Henggang Publikigita: 2020-10-17 18:28:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de la 7a ĉina Nacia Malriĉec-Mildiga Tago kaj ankaŭ la 28a Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco, pli ol 400 personoj el pli ol 100 landoj, inkluzive de reprezentantoj de politikaj partioj, diplomatiaj senditoj al Ĉinio, fakuloj kaj kleruloj, ĉeestis la seminarion pri respondeco de politikaj partioj al redukto de malriĉeco en la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio. Ili faris diskuton kaj spertdividon pri la redukto de malriĉeco kaj kontinuigebla disvolvado de la homaro, ĉina batalo kontraŭ malriĉeco kaj la tutmonda elradikigo de malriĉeco.

Pakistana ambasadoro al Ĉinio Moin UI Haque diris, “La sukceso de Ĉinio estas lerninda por aliaj. Malriĉo estas komuna defio por la tuta homaro, kaj multaj homoj en diversaj landoj suferas ĝin. Ni devas meti mildigon de malriĉecon en la prioritaton de la naciaj politikoj, fiksi definitan celon, kaj preni ampleksan strategion. Ĉinio kaj Pakistino estas intimaj amikoj por unu la alia. La du lanoj jam disvolvis kunlaboron pri socia kaj ekonomia disvolviĝo kaj mildigo de malriĉeco. Nun la ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj Pakistano jam eniris la duan stadion. Ni kune klopodos por socia kaj ekonomia disvolvigo kaj mildigo de malriĉeco per programoj de agrikulturo, turismo, profesia trejnado kaj aliaj.”

Egipta ambasadoro al Ĉinio Mohamed Elbadri diris, ke lernado de la ĉinaj spertoj pri mildigo de malriĉeco estas tre utila. Post vizito el la serva centro de la urbo Fuzhou, li diris, “mi ne povas imagi, ke en nur tri minutoj, la loĝantoj povas akiri naskiĝateston. Mi iam vivis en multaj lokoj de la tuta mondo, tamen ne vidis tiel altan efikon en ĉiuj aliaj lokoj krom ĉi tie. “

Dividu