Ĉefo de UN urĝas internacian komunumon stari en solidareco kun homoj vivantaj en malriĉeco

Yu Publikigita: 2020-10-18 14:33:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, sabate alvokis la internacian komunumon stari en solidareco kun homoj vivantaj en malriĉeco.

"Okaze de la Internacia Tago por la Elradikigo de Malriĉeco, ni staru en solidareco kun homoj vivantaj en malriĉeco, dum la kronvirusa pandemio kaj post ĝi," la estro de la UN diris en sia mesaĝo al la internacia tago, kiu falas en la 17an de oktobro ĉiujare.

Guterres diris, ke la kronvirusa pandemio estas duobla krizo por la plej malriĉaj homoj de la mondo. Unue ili havas la plej grandan riskon de elmetiĝo al la viruso kaj plej malfacile akiras la bonkvalitan sanzorgon. Due, lastatempaj taksadoj montras, ke la pandemio reduktos 115 milionojn da homoj al malriĉeco ĉi-jare -- la unua kresko en jardeko. La virinoj estas en la plej granda risko, ĉar ili pli facile perdos siajn laborojn, kaj pli malfacile ricevos socian protekton. Li aldonis, ke en ĉi tiu eksterordinara periodo ni bezonas eksterordinarajn laborojn por batali kontraŭ malriĉeco. La pandemio postulas fortan kolektan agon.

Dividu