MOS: Tutmonda nombro de kronvirusaj kazoj atingis novan alton

Yu Publikigita: 2020-10-18 14:34:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la Monda Organizo pri Sano montris, ke ĝis la 19a horo kaj 43 minutoj sabate laŭ centr-eŭropa tempo, la tutmonda nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano kreskis je 392 471 kompare kun la antaŭa tago. Tio estis la plej granda kresko en unu tago de post la eksplodo de la pandemio. La tutmonda nombro de konfirmitaj kazoj atingis novan alton jam en du sinsekvaj tagoj.

Ĝis la 19a horo kaj 43 minutoj sabate, la tuta mondo raportis 39 196 259 konfirmitajn kazojn kun 1 101 298 mortoj.

La rapida resalto de la pandemio en Eŭropo estas la ĉefa kaŭzo de la drasta kresko de konfirmitaj kazoj. Donitaĵoj de la Monda Organizo pri Sano montris, ke la eŭropa regiono sabate raportis 153 783 novajn kazojn. Tio estis la plej granda kresko inter ses tutmondaj regionoj dividitaj laŭ la organizo, kaj post Eŭropo estis la amerika regiono.

Dividu