Armenio kaj Azerbajĝano konsentis pri nova "humaneca militpaŭzo"

Yu Publikigita: 2020-10-18 14:34:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Armena kaj azerbajĝana ministroj pri eksterlandaj aferoj anoncis sabate vespere per similaj deklaroj, ke Armenio kaj Azerbajĝano konsentis pri nova "humaneca militpaŭzo" en la regiono Nagorno-Karabakh ekde sabate meznokte.

Estas la dua militpaŭzo atingita de la du flankoj dum semajnoj. La unua estis atingita en la 10a de oktobro post longa intertraktado en Moskvo en la 9a de oktobro.

Armenio kaj Azerbajĝano kverelis pri la regiono Nagorno-Karabakh ekde 1988. Pacintertraktadoj estis okazigitaj ekde 1994, kiam ambaŭ flankoj atingis militpaŭzon, sed ankoraŭ okazis sporadaj malgrandaj konfliktoj.

Dividu