Ĉina plej alta leĝdona instanco finis sesion de konstanta komitato

Yu Publikigita: 2020-10-18 14:57:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, fermis sian leĝdonan sesion sabate en Pekino.

La plej alta leĝdona instanco adoptis la amendon al la Leĝo pri Patento, la Leĝo pri Biosekureco, la revizion al la Lego pri Protekto de Minoritatoj, la Lego pri Regado de Eksporto, la amendojn al la Leĝo pri Nacia Flago kaj la Leĝo pri Nacia Emblemo, kaj la amendon al la Elekta Lego de la Nacia Popolo Kongreso kaj la Lokaj Popolaj Kongresoj.

Prezidanto Xi Jinping subskribis la ordonojn de prezidanto pri promulgo de la menciitaj legoj.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, prezidis la ferman kunvenon kun la ĉeesto de 166 membroj de la Konstanta Komitato de la NPK.

Dividu