Plantado de legomoj sur tegmento de la mondo

Henggang Publikigita: 2020-10-18 21:13:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Tiam la vilaĝanoj ne konis multajn legomojn, kaj eĉ la ruĝiĝo de tomato surprizis ilin”, diris Zhang Jiming, memorante la okazintaĵoj antaŭ pli ol 20 jaroj. Zhang jam instruas plantadon de legomoj kaj fruktoj en Tibeto por pli ol 20 jaroj kaj vidas rapidan disvolviĝon de la legomplanta industrio.

Legomoj estis ne ofte trovitaj en Tibeto dum longa periodo. En antikeco, nur la altranguloj kaj aristokratoj povis ĝui la raraĵojn. Tiam nur en kelkaj gubernioj de la urboj Lasao kaj Rikaze ekzistis negrandskala plantado de karoto, terpomo kaj kelkaj legomspecoj. Eĉ pli ol 20 jarojn antaŭe, multaj tibetaj paŝistoj ofte alportis legomojn dum vojaĝo al hejmo per aviadilo.

En 1998, la helpanta kadro al la gubernio Bailang proponis importi avantaĝajn teknikojn el la legoma plantado de la provinco Shandong kaj esplori altbenaĵan plantadon en tiu gubernio. Du jarojn poste, Zhang kaj aliaj teknikistoj pri legoma plantado alvenis al Tibeto. Sub klopodoj Zhang venkis influon de altbenaĵa reakcio, konvinkis la vilaĝanojn per sia pacienco, kio alvenigis pli kaj pli multajn lernantojn kaj grandigis skalon de tiu industrio. Nun la gubernio jam fondis nacian ekzemplan zonon de norma produkto de legomoj kaj konstruas plialtnivelan industrian parkon.

La plantado de legomoj estas unu el la gravaj rimedoj[MB1] por mildigi malriĉecon. En Bailang, pli ol 4 000 homoj efektivigis liberigon el la malriĉeco kaj enspezan kreskon per tiu industrio. Nun la gubernio iras sur la vojo al bazo de teknika novigo kaj eksporto. En la varma domo por legoma plantado en la gubernio estas plena de teknikoj pri energia ŝparado, komputila administrado, strikta plantado kaj aliaj. Meng Deli, ĝenerala direktoro de iu agrikultura entrepreno, diris, ke ĉi tie ne ekzistas industriaj entreprenoj kaj estas plena de bonaj resursoj, inkluzive de pura aero, tero kaj akvo. Ankaŭ la vetero de ekstrema malvarmo kaj granda diferenco inter taga kaj nokta temperaturoj povas transformi avantaĝoj por produkto de bonaj legomoj sub partopreno de altnivela tekniko. Li aldonis, “Ni volas doni al la homoj internaj kaj eksteraj de nia lando ŝancojn por akiri la altkvalitajn legomojn kaj fruktojn de la neĝa altbenejo.”

Dividu