Rusa ministro interparolis respektive kun siaj azerbajĝana kaj armena samranguloj pri militpaŭzo

Yu Publikigita: 2020-10-22 16:02:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede ankoraŭ daŭris la konflikto inter Azerbajĝano kaj Armenio en la regiono Nagorno-Karabak.

La azerbajĝana novaĵ-agentejo citis en sia raporto informon el la azerbajĝana Ministerio de Defendo, ke batalo inter Azerbajĝano kaj Armenio ankoraŭ daŭris marde kaj merkrede en la regiono Adalah, kaj la azerbajĝana flanko paffaligis tri armenajn senpilotajn aviadilojn.

La retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis komunikaĵon, dirante, ke marde kaj merkrede en Moskvo, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov interparolis respektive kun azerbajĝana ministro pri eksterlandaj aferoj Jeyhun Bayramov kaj armena ministro pri eksterlandaj aferoj Zohrab Mnatsaknayan por diskuti pri efektivigo de militpaŭzo en la regiono Nagorno-Karabak. La diskutoj celis krei kondiĉojn por efektivigo de militpaŭzo kaj solvado de la konflikto en la regiono.

Dividu