Proparolanto: Usono “plena de makuloj” en kampo de mediprotekto

Yu Publikigita: 2020-10-22 16:04:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, diris lunde, ke Usono estas "plena de makuloj" rilate al mediprotekto inkluzive de klimatŝanĝiĝo, biodiverseco, endanĝerigita sovaĝaj bestoj kaj plantoj kaj traktado de solidaj ruboj.

Zhao faris la rimarkojn responde al demando pri bulteno koncerna al media damaĝo de Usono kaj raporto pri la usona damaĝo al tutmonda mediregado. Ambaŭ dokumentoj estis publikigitaj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en ĝia retejo tiutage.

La proparolanto diris, ke la du dokumentoj celas elmontri la teruran registron de Usono en la sfero de mediprotekto helpe de faktoj, kaj malkovri la artifikon de iuj usonanoj, ke la ŝtelisto, kiu vokis "kapti ŝteliston". Usono ne nur publike malobservis siajn proprajn enlandajn politikojn pri mediprotekto, sed ankaŭ severe subfosis la egalecon, efikecon kaj rezulton de tutmonda mediregado.

Zhao atentigis, ke iuj usonaj politikistoj kaj oficialuloj ĉiam klopodas kalumnii Ĉinion, kaj lastatempe serĉis ĉiajn rimedojn por kalumnii kaj misfamigi la landon pri mediprotekto. Li aldonis, ke faktoj estas pli elokventaj ol vortoj, kaj homoj faros justan juĝon.


Bulteno koncerna al media damaĝo de Usono

https://www.fmprc.gov.cn/mfa_eng/wjb_663304/zzjg_663340/bmdyzs_664814/xwlb_664816/t1824980.shtml

Raporto pri la usona damaĝo al tutmonda mediregado

https://www.fmprc.gov.cn/mfa_eng/wjb_663304/zzjg_663340/bmdyzs_664814/xwlb_664816/t1824979.shtml


Dividu