Ĉina ĉefministro emfazas iniciatemajn fiskajn politikojn

Yu Publikigita: 2020-10-22 16:06:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede alvokis pliajn klopodojn por efektivigi la mekanismon, kiu certigas, ke la fiskaj fondusoj rekte profitigu entreprenojn kaj homojn, kaj plene ludigi la rolon de la iniciatemaj fiskaj politikoj de la lando.

Li faris la rimarkojn dum prezidado de administra kunveno de la Ŝtata Konsilio. Laŭ la kunveno, efektivigo de la mekanismo efike replenigis la fiskan forton de lokaj aŭtoritatoj, akcelis la redukton de impostoj kaj kotizoj, kaj subtenis la konstruadon de gravaj projektoj kaj elradikigon de malriĉeco.

Ĝis la fino de septembro, fiskaj fondusoj de ĉirkaŭ 1 570 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 235 miliardoj da usonaj dolaroj) estis rekte fluigitaj al la rilataj urbaj kaj gubernio-nivelaj aŭtoritatoj, dum la nove aldonita sumo de reduktitaj impostoj kaj kotizoj en la unuaj tri kvaronoj kalkuliĝis al pli ol 2 miliardoj da juanoj.

Dividu