Ĉina vicĉefministro emfazas solidan preparon por importa ekspozicio

Yu Publikigita: 2020-10-22 17:05:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinia vicĉefministro Hu Chunhua marde emfazis fini lastan preparon por la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kun alta kvalito dum efika prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio.

Hu, ankaŭ la estro de la organiza komitato de la ekspozicio, diris dum la kvara kunveno de la komitato, ke sukcesa okazigo de ĉi-jara ekspozicio estas tre grava, ĉar ĝi elmontros la gravajn strategiajn atingojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio kaj la decidon de la lando pri firma plivastigo de ĉiuflanka malfermo.

Li aldonis, ke la ekspozicio ankaŭ akcelos la konstruadon de nova disvolva modelo, kiu prenos la enlandan merkaton kiel la ĉefan subtenilon kun reciproka akcelo de la enlanda kaj eksterlanda merkatoj.

Dividu