Ĉinio adresas altan respekton al veteranoj de ĈPVA

Yu Publikigita: 2020-10-22 19:14:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinaj aŭtoritatoj sendis leteron al veteranoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo (ĈPVA), kiuj batalis en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio (1950-1953) por adresi altan respekton al ili.

La letero publikigita de la Ministerio pri Aferoj de Veteranoj kaj la Departemento pri Politika Laboro de la Centra Milita Komisiono diris, ke la venko en la milito protektis pacon en Azio kaj la mondo, firmigis la ŝtatan potencon de la ĵus fondita Ĉina Popola Respubliko kaj frakasis la miton pri la nevenkebleco de la usonaj imperiistoj.

La letero diris, ke la kuraĝo kaj forto de la oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo certigis relative stabilan kaj pacan medion por ekonomia kaj socia disvolviĝo en Ĉinio, kaj ke ili kaj ĉiuj, kiuj kontribuis en la milito, neniam estos forgesitaj.

La ricevantoj de la letero inkluzivas ankaŭ familiojn de la martiroj en la milito kaj modeloj, kiuj faris elstaran laboron por subteni la frontliniajn batalojn en la milito.

Dividu