Sudana gvidanto konversaciis kun usona ŝtatsekretario

Pluveta Publikigita: 2020-10-23 14:06:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde laŭ raporto de la sudana novaĵ-agentejo, tiutage ĉefministro de la sudana transira registaro Abdalla Hamdok kaj usona ŝtatsekretario Mike Pompeo telefone diskutis pri forigo de Sudano el la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo.

La raporto diris, ke Pompeo diris, ke usona prezidento Donald Trump decidis forigi Sudanon el la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo. La decido liveros grandan movforton por bonigi la rilatojn inter Usono kaj Sudano.

Usona prezidento Trump diris lunde, ke li forigos Sudanon de la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo post kiam Sudano pagos 335 milionojn da usonaj dolaroj al usonaj viktimoj.

Dividu