Ĉinio ĵaŭde urĝis Usonon ĉesigi la politikan subpremon kaj sensencajn limigojn kontraŭ ĉinaj mediatoj.
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al usona decido difini pliajn ses ĉinajn mediatojn en Usono kiel "eksterlandajn misiojn".
Zhao diris, ke tio estas ĝia plej nova paŝo de politika subpremo kaj kalumnio kontraŭ ĉinaj mediatoj kaj ĵurnalistoj postenigitaj en Usono. Ĉinio firme rifuzas kaj forte kondamnas la sensencajn movojn de Usono. Li diris, ke Ĉinio faros laŭleĝajn necesajn reagojn. Ĉinio urĝas Usonon tuj ŝanĝi kurson, korekti erarojn kaj ĉesigi la politikan subpremon kaj sensencajn limigojn kontraŭ ĉinaj mediatoj.