Ĉina sendito ĵaŭde alvokis pliajn internaciajn klopodojn por la politika solvado de disputoj pri Abyei inter Sudano kaj Sud-Sudano.
Dai Bing, ĉina konstanta vicreprezentanto al la UN, diris, ke Ĉinio bonvenigas la daŭran proksimiĝon inter Sudano kaj Sud-Sudano. La du landoj montris sian volon solvi la finan statuson de Abyei kaj ĉiu nomumis ĉefan administranton por la regiono.
Li diris en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN, ke la Sekureca Konsilio devas plene respekti la gvidadon de Sudano kaj Sud-Sudano pri la demando Abyei, kaj kuraĝigi la du partiojn partopreni en pli strikta konsiliĝo kaj rekta dialogo.
Li diris ankaŭ, ke la internacia komunumo devas subteni la mediaciajn klopodojn de la Afrika Unio, la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolviĝo kaj aliaj regionaj kaj subregionaj organizoj, kaj helpi Sudanon kaj Sud-Sudanon establi administrajn, justicajn kaj sekurecajn instituciojn en Abyei.