NDA de Usono aprobis remdesivier kiel kuracadon de novkronvirusa malsano

Yu Publikigita: 2020-10-23 20:48:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nutraĵa kaj Droga Administracio (NDA) de Usono ĵaŭde aprobis la kontraŭvirusan drogon Veklury (remdesivir) de la kompanio Gilead Sciences kiel kuracadon de la novkronvirusa malsano.

Gilead diris en deklaro, ke Veklury, antaŭe rajtigita de la NDA por urĝa uzo por traktado de la kronvirusa malsano, nun estas la unua kaj unika aprobita kuracado de la malsano en Usono.

Gilead diris ankaŭ, ke Veklury estas taŭga por plenkreskulaj kaj infanaj pacientoj (12-jaraj kaj pli aĝaj kaj pezantaj almenaŭ 40 kilogramojn) por kuracado de la kronvirusa malsano bezonanta enhospitaligon.

Dividu