Teni la ĉina-aŭstralian rilatecon sane kaj stabile disvolviĝanta konformas al esencaj interesoj de la dulandaj popoloj

Xiong Linping Publikigita: 2020-10-24 15:36:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la regula gazetara konferenco de la 23-a de oktobro Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la ĉina flanko ĉiam opinias, ke teni la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio sane kaj stabile disvolviĝantaj konformas al esencaj interesoj de la dulandaj popoloj.

Laŭ raporto, en la 22-a de oktobro la Aŭstralia Instituto de Kompaniaj Direktoroj (AIKD) publikigis enketon, kiu montras, ke de ses monatoj la nombro de enketitoj, kiuj alvokis la aŭstralian registaron plibonigi rilatojn al Ĉinio, duobliĝis. Inter pli ol 1 700 enketitaj kompaniaj direktoroj kvarono opinias, ke kontaktiĝi kun Azio, precipe kun Ĉinio, fariĝas unu el la plej gravaj taskoj de la aŭstralia registaro.

Zhao Lijian diris: “Lastatempe pli kaj pli da sagacaj homoj en Aŭstralio, por siaj enlandaj interesoj, alvokas la aŭstralian registaron reĝustigi sian politikon kaj plibonigi la rilatojn al Ĉinio, kaj tiuj objektivaj kaj raciaj voĉoj indas je atento kaj memekzameno de la aŭstralia registaro. Faktoj ripete pruvas, ke bonaj politikaj rilatoj estas fundamento kaj garantio por interlanda kunlaboro. Ni esperas, ke Aŭstralio direktiĝos al Ĉinio, multe faros aferojn utilajn al interfido kaj kunlaboro por ambaŭ, kaj revenigos la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio sur ĝustan vojon.”

Dividu