Usona ŝtata sekretario diskutas kun eksteraferaj ministroj de Amenio kaj Azerbajĝano

Pluveta Publikigita: 2020-10-24 16:15:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de oktobro usona ŝtata sekretario Mike Pompeo interparolis respektive kun armena kaj azerbajĝana ministroj de eksterlandaj aferoj pri la situacio de la regiono Nagorno-Karabak.

Tiutage usona Ŝtata Departemento diris en iu deklaro, ke Pompeo emfazis al la du flankoj ĉesigi perforton kaj protekti civitanojn. Li emfazis ankaŭ la gravecon, ke la du flankoj komencu esencan traktadon en la ĉeesto de la komunaj prezidantoj de la Minska Grupo.

Tiutage Robert C. O’Brie, asistanto pri sekurecaj aferoj, intervidiĝis respektive kun armena kaj azerbajĝana ministroj de eksterlandaj aferoj pri la situacio de la regiono Nagorno-Karabak.

Dividu