Averto de MOS: la norda hemisfero restos en tempo malfacile kontraŭepidemia

Xiong Linping Publikigita: 2020-10-24 17:12:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de oktobro laŭ la loka tempo la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) tenis regulan gazetaran konferencon pri nova kronvirusa pneŭmonio. Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano, diris, ke la tutmonda epidemio restas en danĝera momento, precipe en la norda hemisfero. La kelkajn postajn monatojn estos malfacile, kaj iuj landoj restas sur la trako de danĝero.

En la plej parto de la landoj la nombro de malsanuloj eksponente kreskas, kaj tio kaŭzas mankon de hospitaloj kaj ĉambroj de intensa kuracado. Tedros urĝis al diverslandaj gvidantoj tuj agi, por eviti pli multe da nenecesaj mortoj, malhelpi disfalon de medicina servado kaj denovan fermiĝon de lernejoj.

Dividu