Enketraporto pri dungado de minoritataj membroj en Xinjiang estas bazita sur kredindaj materialoj, donitaĵoj kaj faktoj

Pluveta Publikigita: 2020-10-24 17:29:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, post siaj vizito kaj esploro, Xinjiang-a Disvolva Esplorcentro verkis Enketraporton pri Dungado de Minoritata Membroj en Xinjiang. La raporto montras, ke la dungiĝo de minoritataj membroj en Xinjiang estas memvola kaj libera. Pri tio Zhao Lijian, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en gazetara konferenco okazinta en la 23a de oktobro, ke la enketraporto prezentas la veran situacion de la dungado kaj estas bazita sur kredindaj materialoj, donitaĵoj kaj faktoj.

Zhao diris, ke la enketraporto estas forta rebato al la mensogoj fabrikitaj de iuj okcidentaj landoj pri la tiel nomata “devigita laboro en Xinjiang”. Ĉinio kredas, ke pli multaj sagacaj homoj en la internacia komunumo staras ĉe la flanko de fakto.

Dividu