Eterna batalhalta interkonsento inter libiaj konfliktantoj estas proklamita de UN-funkciulo

Pluveta Publikigita: 2020-10-24 20:25:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de oktobro laŭ la loka tempo UN-funkciulo proklamis, ke libiaj reprezentantoj el ambaŭ konfliktantoj subskribis en Ĝenevo eternan batalhaltan interkonsenton, kaj ĝi validiĝas de tiu tago en la tuta teritorio de Libio.

Stephanie Williams, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de UN pri la libia problemo kaj respondeculo de la speciala misio de UN en Libio, en tiutaga gazetara konferenco en Ĝenevo diris, ke la subskribo de tiu ĉi batalhalta interkonsento estas rekta respondo al la alvoko de la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, tutmonde haltigi batalon dum la furioziĝanta epidemio.

Laŭ la interkonsento la du libiaj partioj venis en komunan ideon pri seria aranĝo de milito kaj sekureco.

La 23an Guterres bonvenigis, ke la du libiaj konfliktantoj atingis batalhaltan interkonsenton, kaj ke UN daŭrigos sian subtenon al la libiaj partioj serĉi konstantan pacon.

Dividu