​Fermiĝis 128a Surreta Negoca Foiro de Kantono

Mirinda Publikigita: 2020-10-25 15:54:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate fermiĝis la 128a Negoca Foiro de Kantono. Ĝi, la dua surreta negoca foiro, akiris antaŭviditajn efikojn kaj allogis registron kaj partoprenon de aĉetantoj el 226 landoj kaj regionoj. La nombro de originaj lokoj de tiuj komercistoj kreis novan rekordon.

Proparolanto de la foiro Xu Bing diris, ke preskaŭ 26 mil entreprenoj prezentis surrete 2,47 milionojn da komercaĵoj, inkluzive de 730 mil novaj produktoj.

Dank’ al la foiro, entreprenoj rapidigis diĝitan transformiĝon, kaj dume okazis 284.8 mil rektaj elsendoj, kiuj allogis preskaŭ du milionojn da vizitantoj.

Dividu