​Unuafoje eldoni librojn kun temo pri la Milito por Rezisti al Usono kaj Helpi Koreion

Xiong Publikigita: 2020-10-25 21:46:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de oktobro la ceremonio de la unuafoja publikigo de eldonaĵoj por memori la 70-jariĝon de la ĉina rezistado al Usono kaj helpado al Koreio okazis en Pekino. Shen Haixiong, vicministro de la Centra Diskoniga Departemento kaj ĉefdirektoro de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) ĉeestis kaj inaŭguri la ceremonion.

Li Ting kaj Zhu Tong, membroj de la redaktistaro de la Ĉina Komunikila Grupo, Tang Shiding, ĉefdirektoro de la Ĉina Internacia Televida Korporacio, Xin Guangwei, ĉefredaktisto de la Popola Eldonejo, Gu Qing, partikomitata sekretario de la Komerca Eldonejo kaj aliaj ĉeestis la ceremonion. Reprezentantoj de la programa kre-teamo, de la veteranaj familianoj de la volontula armeo por rezisti al Usono kaj helpi al Koreio, koncernaj fakuloj, respondeculoj de ĈKG kaj de la eldonejoj kune vidatestis la unuan publikigon de la eldonaĵoj.

Por memori la 70-jariĝon de la ĉina rezistado al Usono kaj helpado al Koreio ĈKG lastatempe elsendis grandskalajn dokumentfilmojn, ekz. “Junaj Herooj kaj Heroinoj”, “Por Paco” kaj “Rezisti al Usono kaj Helpi al Koreio por Defendi Hejmlokon”, en siaj diversaj kanaloj. Kaj krome, postulate de vastaj amasoj kvar klasikaj verkoj eldonis tramonde pere de la Ĉina Internacia Televida Korporacio.

Dividu