MSO: Afrikaj landoj akiris evidentajn rezultojn en batalo kontraŭ epidemio

Mirinda Publikigita: 2020-10-26 11:38:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke malpliiĝis la nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Afriko kaj la preventado kaj regado de la epidemio estas optimismiga. Estro de la organizo pri Afriko Matshidiso Moeti diris, ke de post eksplodo de la epidemio, ne aperis indica kresko de infektitoj en Afriko.

Analizantoj opinias, ke aktiva altigo de kapabloj de afrikaj landoj en ekzameno, preventado kaj kuracado estas grava faktoro por efike bati la epidemion. Ĝis nun en la afrika kontinento pli ol 15 milionoj da homoj ricevis ekzamenon pri nova kronviruso.

En Afriko la nombro de litoj en hospitaloj kapablaj pri kuracao de la malsano kreskis de 13 mil en aprilo ĝis 43 mil en aŭgusto. Pli ol 15 000 prisanaj laborantoj estis trejnitaj de la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj departementoj.

Dividu