Malnovaj loĝejoj donas feliĉan vivon al vilaĝanoj pro disvolviĝo de turismo

Henggang Publikigita: 2020-10-27 14:29:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tulou, unika arkitekturo de la provinco Fujian. Ĝi estis konstruita per ŝtonoj kaj tero kaj havas multajn etaĝojn kaj tre dikan muron. En ĝia unua kaj dua etaĝoj estas sen fenestroj kaj nur pordoj. Post kiam la pordoj estas fermitaj, Tulou fariĝas nekaptebla fortikaĵo. Nun tiaj multaj loĝejoj ankoraŭ troviĝas en la gubernioj Nanjing, Huaan de la urbo Zhangzhou kaj en la distrikto Yongding de la urbo Longyan.

Antaŭ 20 jaroj, Song Guihong venis al la hejmo de sia edzo kaj loĝis en la domo aŭ Tulou. Tiam ŝi neniam imagis, ke ŝi povas gajni enspezon per turisma gvidado por vizitantoj al la domo. Ŝia domo Changronglou, fondinta antaŭ pli ol 100 jaroj, situas en la vilaĝo Kanxia de la gubernio Nanjing. La vivo en Tulou estas plena de brua vigleco kaj honesteco, sed tia vivo estas granda defio por novaj junulaj loĝantoj. “Kiam mi ĵus atingis ĉi tien, ankoraŭ ne ekzistis klozeto sed nur seka latrino kun haladza odoro, kaj pli ol 10 familioj estis en la domego kun malbona medio”, Song diris.

Sed tia arkitekturo estis enskribita al la listo de la mondaj heredaĵoj en 2008, ĝuste en tiu jaro Song kaj ŝia edzo foriris el hejmo kaj faris negocon de teo ekstere. Poste riparado kaj reguligo pri la medio komenciĝis en la vilaĝo Kaixia, kaj la antikvaj pejzaĝoj revenis al la vilaĝo kun modernaj epikaĵoj, inkluzive de pura lago, puraj necesejoj, laŭnormaj butikoj kaj rulŝtona vojo.

Sekve de pliboniĝo de la domo Tulou, venis ankaŭ vizitantoj el diversaj lokoj. Multaj homoj kiel Song revenis hejmen por trovi sanĉon. En 2015, Song lasis sian negocon, revenis al la nacia parko pri Tulou en Nanjing kaj havis postenon kiel gvidisto. Ŝi diris, ke nun ŝi havas enspezon de ĉirkaŭ 40 000 juanoj ĉiujare, pli multe ol la totala enspezo de ŝia familio. Jian Jianan, junulo de alia vilaĝo, revenis hejmen post diplomiĝo el universitato kun sia frato kaj komencis serĉi novan aferon pri Tulou. Li diris, “En la komenco ni okupiĝis ĉefe pri la agrokulturaj aferoj. Poste ni trovis, ke la plej granda intereso de vizitantoj estas loĝejo. Do mi luis la tutan domegon de mia klano kaj investis pli ol miliono da juanoj por transformi ĝin al privata loĝejo, kiu alportis al ni bonan enspezon.”

En 2019 la gubernio Nanjing akceptis pli ol 6,14 milionoj da vizitantoj, duoble ol tiuj antaŭ kvin jaroj, kaj realigis turisman enspezon de 5,38 miliardoj da juanoj. Ĝis nun la turismo jam rekte kaj nerekte alportis helpon al dungiĝo de pli ol 80 000 homoj.

Dividu